Naturgasa prezo de Usono ŝvebas, la esperoj pri "rapida malkresko de la inflacio" rompiĝis

Shanshan Publikigita: 2022-07-23 17:25:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La brita retejo "Guardian" publikigis artikolon en la 21-a de julio titolitan "Altiĝas naturgasa prezo de Usono, inflacio malpliigas esperojn", dirante, ke alta prezo de naturgaso pliigas la koston de multaj aliaj produktoj, ĵetante la esperon de la usona registaro, ke "inflacio finiĝos baldaŭ".

La artiloko montris, ke kun milionoj da usonanoj ŝaltantaj siajn klimatizilojn dum la somera varmondo, la maljuniga elektroproviza reto estas sub enorma premo ĉar konsumantoj uzas tiom da elektro. Oni atendas, ke la varmondo daŭros ĝis aŭgusto, dum kiu potencaj ŝarĝoj povus denove altigi la prezojn de gaso kaj karbo, forigante esperon, ke inflacio baldaŭ finiĝos. Prezoj de naturgaso de Usono preskaŭ duoniĝis en la pasinta monato. La estontecoj de natura gaso ankaŭ altiĝas je 48% ĉi-monate kaj je 10% nur la 20-an.

La artikolo citis raporton de la Wall Street Journal en la 21a de Julio dirante, ke altiĝantaj prezoj de natura gaso kaŭzis pli altajn prezojn por produktoj kiel sterko, ŝtalo, cemento, plasto kaj vitro, kaj ankaŭ rekta altiĝo de la kosto de elektroproduktado. Kun duoniĝo de akvoenergia produktado en kelkaj ŝtatoj pro la sekeco en okcidenta Usono, elektrokonsumo denove altigos elektroprezon. Iuj usonaj elektrokompanioj avertis, ke elektroprezo povus esti pli alta je 25% ĉi-somere ol pasintjare.

Dividu