Japanio devas respondeci pri ellaso de nuklea kloakaĵo en maron

Yu Publikigita: 2022-07-23 17:41:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Japana Reguliga Komisiono pri Atomenergio okazigis provizoran kunvenon en la 22a de julio kaj oficiale aprobis la planon de la Tokia Elektroenergia Kompanio pri ellaso de nuklea poluita akvo el la unua nuklecentralo Fukushima en la maron. Ĉi tio estas danĝera paŝo en la intenco de Japanio krei faktojn. Ĉu ili vere faros tian malvirtaĵon ĝis la fino?

Kial ĉi tio estas malvirtaĵo? Ĉar dum longa historio de la homa evoluado oni neniam elŝutis nuklean kloakaĵon en la maron, kaj ni ne scias kiajn sekvojn alportos tia kontraŭscienca kaj nerespondeca konduto. Nun en la nuklea centralo Fukushima estas pli ol 1,25 milionojn da tunoj da nuklea kloakaĵo. Kvankam Japanio diris, ke ĝi traktos la nuklean kloakaĵon antaŭ ol elŝuti ĝin en la maron, esploristoj atentigis, ke estas malfacile trakti la radioaktivajn izotopojn en la nuklea kloakaĵo. Krome, proksime al la marbordo de Fukushima estas la plej forta oceana fluo en la mondo, kaj radioaktivaj substancoj povas disvastiĝi al la plej granda parto de Pacifiko ene de 57 tagoj ekde la dato de elfluo, kio influos la tutmondajn akvojn en 10 jaroj.

Tial, de post kiam la japana registaro faris malĝustan decidon elŝutis la kloakaĵon de la nuklea centralo Fukushima en la maron en aprilo de la pasinta jaro, la internacia komunumo kaj la japana popolo esprimis dubojn kaj oponon. Landoj laŭ la pacifika marbordo maltrankviliĝas, kiu garantios la maran medion kaj publikan sanon, post kiam Japanio elŝutos poluitan akvon en la maron?

Fronte al voĉoj de dubo kaj opono, respondeca lando devas tuj labori kun aliaj koncernaj partioj por fari sciencan esploron pri la legitimeco de la plano pri ellaso de nuklea kloakaĵo en la maron, la fidindeco de datumoj, la efikeco de purigaj aparatoj. kaj la certeco pri media influo. Sed kion faris japanaj politikistoj?

Fronte al forta kritiko kaj opono en- kaj eksterlande, japanaj politikistoj agas "kiel strutoj, kiuj enŝovas siajn kapojn en la sablon". Laŭ raportoj de japanaj amaskomunikiloj, estas konstruita la subtera dukto longa je kilometro de la nuklea centralo Fukushima ĝis la pacifika oceano, kaj la japana registaro planas komenci elŝuti la nuklean kloakaĵon ĉirkaŭ la printempo de 2023. Se efektiviĝus la plano, kiel sudkorea mediprotekta organizo antaŭe diris, "tio egalas al lanĉo de nuklea terorista atako".


Dividu