MOS deklaris epidemion de simia variolo kiel internacian publiksanan krizon

Qiujieming Publikigita: 2022-07-24 15:27:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Monda Organizo pri Sano (MOS) oficiale deklaris sabate, ke la lastatempa multlanda epidemio de simia pokso ekster la tradiciaj endemiaj regionoj en Afriko jam fariĝis publiksana krizo de internacia zorgo.

Post rekunvokado de la Krizokaza Komitato de la MOS ĵaŭde pri la epidemio de simia pokso, la ĝenerala direktoro de la MOS Tedros Adhanom Ghebreyesus faris la decidon sabate en gazetara konferenco doni la plej altnivelan alarmon, kiun la tutmonda prisana aŭtoritato povas doni por la momento, eĉ sen konsento de la komitato.

Tedros diris, “Mallonge dirite, ni alfrontas epidemion, kiu rapide disvastiĝas tra la mondo, per novaj manieroj de disvastiĝo, pri kiu ni tro malmulte komprenas, kaj kiu estas konforma al la kriterioj en la Internaciaj Prisanaj Reguloj.”

Li diris, “Pro ĉiuj ĉi kialoj, mi decidis, ke la tutmonda epidemio de simia pokso reprezentas publiksanan krizon de internacia zorgo.”

Dividu