Ĉinio lanĉis unuan labomodulon de kosmostacio

Yu Publikigita: 2022-07-24 15:34:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio dimanĉe lanĉis Wentian, la unuan laboratorian modulon de sia kosmostacio. La nova modulo funkcios kiel sekurkopio de la kerna modulo kaj kiel potenca platformo por sciencaj eksperimentoj.

La modulo Wentian longas 17,9 metrojn, havas maksimuman diametron de 4,2 metroj kaj ekflugan mason de 23 tunoj, laŭ Liu Gang, vicĉefprojektisto de la kosmostacia sistemo de la Ĉina Homekipita Spaciala Programo en la Ĉina Akademio de Kosmospaca Teknologio.

La portoraketo Changzheng-5B Y3, portanta Wentian, ĵetiĝis de la Wenchang-a Kosmodromo sur la marbordo de la suda insula provinco Hainan, laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo.

La ĉina kosmostacio Tiangong finkonstruiĝos ĉi-jare. Ĝi tiam evoluos el unu-modula strukturo al nacia kosma laboratorio kun tri moduloj -- la kerna modulo Tianhe, kaj du laboratoriaj moduloj Wentian kaj Mengtian.

Dividu