Ĉina Tianwen-1 resendis bildojn de marsa satelito

Yu Publikigita: 2022-07-24 15:55:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La orbitilo de la ĉina marsa sondilo Tianwen-1 resendis altdifinajn bildojn de la natura satelito Fobo de la ruĝa planedo sabate, kio markas la duan datrevenon de la lanĉo de la misio.

Ĉinio lanĉis la mision Tianwen-1 la 23an de julio 2020, sendante orbitilon, surmarsiĝilon kaj esplorveturilon al la ruĝa planedo. La orbitilo eniris la orbiton de Marso en februaro 2021, kaj la surmarsiĝilo kaj esplorveturilo atingis Marson kaj ekfunkciis en majo 2021.

Marso havas du malgrandajn naturajn satelitojn, Fobo kaj Dejmo.

Fobo estas la plej interna kaj pli granda el la du. Ĝi estas malgranda, neregule forma objekto kun averaĝa radiuso de 11 kilometroj, kiu orbitas 6 000 kilometrojn de la marsa surfaco en preskaŭ cirkla trajektorio. Ĝi kompletigas orbiton en nur 7 horoj kaj 39 minutoj.

Lastatempe, la funkciiga teamo de Tianwen-1 kaptis la okazon, kiam la orbitilo estis relative proksima al Fobo kaj akiris klarajn bildojn de la satelito en ĝia "plenluna" stato.

Dividu