Ĉinio komencis kampanjon por altigi ciferecajn lertecojn de homoj

Yu Publikigita: 2022-07-24 18:23:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kampanjo celanta plialtigi ciferecajn klerecon kaj lertecojn de la ĝenerala publiko estis komencita sabate en Fuzhou, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Fujian.

La monata kampanjo estis anoncita dum la malferma ceremonio de la 5a Pintkunveno de Cifereca Ĉinio.

Serio da agadoj inkluzive de forumoj, ekspozicioj kaj prelegoj pri ciferecaj lertecoj kaj edukado estos organizitaj dum la kampanjo.

La kampanjo, kunsponsorita de la Oficejo de la Centra Komisiono pri Retspacaj Aferoj kaj kelkaj ministerioj, federacioj kaj institucioj, helpos akceli la liveradon de ciferecaj resursoj kaj plibonigi la sistemon pri cifereca edukado.

Dividu