Ĉina ŝosea reto kovros 461 mil km. en 2035

Mirinda Publikigita: 2022-07-25 15:00:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde ĉina Ministerio pri Trafiko kaj Transporto okazigis gazetaran konferencon pri redaktado de “Projekto de Ŝtata Ŝosea Reto”. Lastatempe estis oficiale aprobita kaj publikigita la projekto.

La “Projekto de Ŝtata Ŝosea Reto” estas programeca dokumento de altkvalita disvolviĝo de ŝoseoj de la lando en nova vojo por la dua centjara celo. Laŭ la projekto, la totala skalo de la ŝosea reto en 2035 kalkuliĝos al 461 000 km. La totala longo de reto de altrapida ŝoseo de la lando kalkuliĝos al 162 000 km.


Dividu