Wang Yi: memdecideco kaj gvideco de demando pri Suda Ĉina Maro devas esti kaptitaj de regionaj landoj

Mirinda Publikigita: 2022-07-25 15:05:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi per videoligo ĉeestis inaŭguron de la simpozio pri 20a datreveno de subskribo de la “Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro” kaj donis parolon.

Li diris, ke en la novaj historiaj kondiĉoj, ni devas senŝanceliĝe protekti la principojn de la “Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro”, plue firme efektivigi regulojn kaj porpledojn de la deklaracio, plue meti la memdecidecan kaj gvidecan rajton de demando pri la Suda Ĉina Maro en la manojn de regionaj landoj kaj akceli, ke la Suda Ĉina Maro fariĝos vera maro de paco, maro de amikeco kaj maro de kunlaboro. Li prezentis kvar kontinuecojn, inkluzive de gardo de paca fondlinio, antaŭenigo de dialogo kaj interkonsiliĝo, profundigo de surmara kunlaboro kaj akcelo de interkonsiliĝo pri reguloj.

Dividu