Politika krimo de Kvin-Okula Alianco (FVEY)

Mirinda Publikigita: 2022-07-25 16:12:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de Reuters respondeculo de brita informa departemento MI6 Richard Moore diris lastatempe, ke Ĉinio estas la unua tasko de MI6 pri informoj kaj la graveco jam superis kontraŭterorismon. Antaŭ tio estro de Usona Federacia Inspekta Buroo Christopher Wray kaj respondeculo de brita militinforma departemento MI5 Ken McCallum diris en siaj prelegoj en Londono, kalumniante, ke Ĉinio volas ŝteli iliajn teknologiojn por akiri konkurencan superecon. Tiuj oficistoj de Usono kaj Britio senĉese kalumniis Ĉinion por transigi atenton de la internacia komunumo pri nigra historio de Kvin-Okula Alianco (FVEY) en penetrado en alilandajn internajn aferojn.

Vicprofesoro de usona Boston Akademio Lindsey A. Rourke malkovris en sia libro pri sekreta malvarma milito de Usono, ke inter 1947 ĝis 1989, Usono efektivigis 64 malkaŝitajn kaj 6 publikajn agojn de renverso de regpotencoj.

Konsilisto pri ŝtata sekureco de usona eksprezidento John Robert Bolton konfesis intervjuate de CNN, ke li persone partoprenis kaj planis ŝtatrenverson de aliaj landoj. Post “Araba Printempo”, “Kolora Revolucio” kaj aliaj sociaj tumultoj videblas la ombro de Kvin-Okula Alianco (FVEY).

Eksporti tumulton al aliaj landoj por akiri interesojn pretekstante “demokration” kaj “liberecon” estas longtempa strategio de landoj de la Kvin-Okula Alianco (FVEY) kaj ankaŭ estas ilia politika krimo.

Dividu