Ĉina defenda ministro urĝis fortigi Ĉina-Afrikan pacon kaj kunlaboron pri sekureco

Ĝoja Publikigita: 2022-07-26 15:40:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri defendo Wei Fenghe lunde alvokis fortigi ĉina-afrikan pacon kaj kunlaboron pri sekureco en ministronivela kunveno de la dua Ĉina-Afrika Forumo pri Paco kaj Sekureco per videoligo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la forumo, kaj la leteron legis Wei en la kunveno.

Wei diris, ke prezidanto Xi alte atentis ĉina-afrikan pacon kaj kunlaboron pri sekureco, elmetis la iniciaton de konstruado de ĉina-afrika komunumo kun komuna estonto en la nova epoko, kio direktis la vojon antaŭen por fortigo de solidareco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko kaj realigo de komuna sekureco.


Dividu