Laŭ oficialaj datumoj, Ĉinio progresis en konstruado de nacia reto de ŝoseoj por plibonigi interregionan trafikan aranĝon kaj fortigi trafikan kapablon, kaj la reto de ekspresaj ŝoseoj ligis preskaŭ 95% de la loĝantaro.
Ĉinio fortigos konstruadon de verdaj ŝoseoj, altigos utiligon de resursoj, protektos ekologian medion ĉe ŝoseoj kaj efektive reduktos konsumon de energio kaj karbonan ellason.