Fremdaj entreprenoj planas kreskigi sian investon en Ĉinio

Xiong Linping Publikigita: 2022-07-26 18:49:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pli ol 70% de la germanaj entreprenoj kaj pli ol 60% de usonaj entreprenoj planas kreskigi sian investon en Ĉinio, Yicai raportis la 26an de julio, citante la vortojn de la Ĉambroj de Komerco el tiuj du landoj.

Yao Jun, vicdirektoro de la Ministerio pri Industrio kaj Informadiko, diris, ke la transiĝo de manufakturo kaj industriĉeno estas normala ekonomia fenomeno, kaj tio estas la rezulto de la tutmondiĝo kaj la merkata mekanismo.

Yao diris aldone, ke ĝeneraldirite, fremdaj kompanioj ne malrapidigis siajn paŝojn de investado en Ĉinio, kvankam iuj el ili faras komercan aranĝon plurisman.

Laŭ la raportoj de la Usona Ĉambro de Komerco en Ĉinio kaj la Granda Regiono de AHK en Ĉinio, Ĉinio ankoraŭ estas la plej bona loko de investado por fremdaj kompanioj.

Dividu