Li Junhua oficos kiel vica ĝenerala sekretario de UN

Xiong Linping Publikigita: 2022-07-26 18:52:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 25an de julio la ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, anoncis, ke Li Junhua, ĉina vetarana diplomato, oficos kiel vica ĝenerala sekretario de UN pri ekonomiaj kaj sociaj aferoj.

Tiutage, Guterres deklaris pere de sia proparolanto, ke Li Junhua, anstataŭ Liu Zhenmin ankaŭ el Ĉinio, prenos tiun postenon. Pri la kontribuoj faritaj de Liu Zhenmin kiel vica ĝenerala sekretario de UN Guterres esprimis dankon.

Laŭ la deklaro, Li Junhua prezentos siajn vidpunktojn kaj perspektivojn en plurflanka ekonomio kaj socia kunlaboro. Li Junhua promesis, ke li, kune kun diversaj partioj, plue efektivigos la Tagordon de Daŭripova Evoluigo 2030 kaj pene servos al la membroj-ŝtatoj.

Dividu