Peng Liyuan intervidiĝis kun Unua Sinjorino de Indonezio Iriana Joko Widodo

Mirinda Publikigita: 2022-07-27 15:06:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde en Pekino ĉina Unua Sinjorino Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, intervidiĝis kun indonezia Unua Sinjorino Iriana Joko Widodo.

En la Hotelo Diaoyutai, Peng entuziasme gastigis Iriana Joko Widodo, kiu akompanis la indonezian prezidenton al Ĉinio. Ili gaje rememoris la antaŭajn kelkajn renkontiĝojn inter si.

Peng Liyuan diris, ke Ĉinio kaj Indonezio estas gravaj najbaroj kaj la amikeco inter la du popoloj havas longan historion. En la lastaj jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Indonezio plie intimiĝis kaj estas varmaj la interpopolaj interŝanĝoj. Indonezio estas la dua turisma celloko preferata de ĉinaj vojaĝantoj. Oni deziras profundigi la interŝanĝojn en diversaj kampoj inter la du flankoj.

Ili kune aprecis la popolkantan programeron prezentitan de Ĉina Konservatorio de Muzika Akademio.

Dividu