Ĉina armeo absolute ne indiferentos pri vizito de Pelosi al Tajvano

Xiong Publikigita: 2022-07-27 15:34:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 26an de julio, kiam Tan Kefei, proparolanto de la Ĉina Nacidefenda Ministerio, estis demandita, li respondis, ke Ĉinio postulas ke Usono plenumu sian promeson ne subteni “sendependiĝon de Tajvano”, nek aranĝi viziton de Pelosi al Tajvano. Se Usono agas laŭ siaj kapricoj, la ĉina armeo absolute ne indiferentos pri tio kaj nepre alprenos fortajn rimedojn por fiaskigi ĉiajn intencojn de la ekstera mondo interveni en la aferojn de Tajvano kaj “sendependigi Tajvanon” kaj por firme defendi la suverenecon kaj teritorian integrecon de la ŝtato.

Estis raportisto kiu faris demandon, kian komenton la ĉina armeo havos, se la prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, Nancy Patricia D'Alesandro Pelosi, vizitos Tajvanon? Al la demando Tan Kefei faris la ĉi-supran respondon.

Dividu