MOS: estis raportitaj pli ol 18 000 kazoj de simia pokso en la mondo

Mirinda Publikigita: 2022-07-28 15:40:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede la Monda Organizo pri Sano (MOS) diris, ke en la mondo 78 landoj kaj regionoj raportis 18 000 kazojn de simia pokso kaj plejparto okazis en Eŭropo.

Ĝenerala direktoro de la MOS Tedros Adhanom Ghebreyesus diris en la gazetara konferenco en Ĝenevo, ke inter la raportitaj kazoj, pli ol 70% okazis en Eŭropo kaj 25% en Ameriko, ĉirkaŭ 10% estis enhospitaligitaj por kuracado kaj ĝis nun estis raportitaj kvin mortaj kazoj.

Li diris, ke tio estas malhelpatebla epidemio kaj la plej bona rimedo estas redukti kontaktan riskon.

La simia pokso estas virusa malsano de homoj kaj bestoj. Plejparto de malsanuloj resaniĝos post kelkaj semajnoj, sed ĝi ankaŭ kaŭzos morton.

Dividu