Feliĉa vivo de la popolo ja estas plej grandaj homaj rajtoj

Xiong Publikigita: 2022-07-28 20:47:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 28an de julio Zhao Lijian, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, prezidis gazetaran konferencon. Estis raportisto, kiu demandis al la proparolisto: en la malfermo de la “Pekina Homrajta Forumo 2022” en la 26a de julio, iu ĉeestanto diris, ke dum la batalado kontraŭ la nova kronviruso la ĉina registaro ĉiam metis la vivon, sekurecon kaj sanon de la popolo sur la unuan lokon kaj maksimume protektis la homajn rajtojn. Kiel vi komentas pri tia rimarko?

Zhao diris, ke Ĉinio entute konsentas pri la rimarko. Ĉinio konstante kredas, ke feliĉa vivo de la popolo ja estas plej grandaj homaj rajtoj, kaj la antaŭkondiĉoj de feliĉa vivo de la popolamasoj estas la sekureco kaj sano en la vivo. La ĉina registaro persistas en la koncepto pri unuaeco de la popolo kaj ties vivo.

Dividu