La 27an de julio novaĵ-retejo Kolombia Brodkasta Kompanio raportis, ke usona Federacia Rezervo refoje altigis la interezon por haltigi la plej seriozan inflacion en la pasintaj 40 jaroj. Tamen altigo de kredita kosto signifas, ke konsumantoj kaj entreprenoj pene traktas la kontinuan interezo-altigon je 0,75 procentpunkto. Tiu rimedo eble kaŭzos grandan influon al buĝeta situacio de usonanoj. Kaŭze de alta inflacio kaj pliiĝanta kredita kosto, iuj ekonomikistoj maltrankviliĝis ke tio regresigos la ekonomion.