Kiam ekstrema klimato renkontiĝis kun malsukcesa klimata politiko

Mirinda Publikigita: 2022-07-29 14:47:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe ekstrema klimato furiozas en kelkaj lokoj de Usono, la pluvo alportita de temperaturo kaj ŝtormo foje kaj refoje rompis la rekordojn. Antaŭ malpli ol unu monato, usona Federacia Plej Supera Tribunalo decidis, ke usona Ŝtata Mediprotekta Administracio ne rajtas limigi ellason de forceja gaso en ŝtatoj kaj ne povas postuli elektro-fabrikojn anstataŭigi petrolgasan brulaĵon per regenerebla energio. Publika opinio diris, ke tiu ago, kiu ignoris tutmondan klopodon por regado de klimatŝanĝiĝo, estas malprogreso de usona politiko pri klimatŝanĝiĝo.

Usono iam estis la lando, kiu ellasis plej multon da forceja gaso. Laŭ raporto, inter 1990 kaj 2014 la forceja gaso ellasita de Usono perdigis al la monda ekonomio 1,8 duilionojn da usonaj dolaroj.

Proparolanto de ĝenerala sekretario de UN Stephane Dujarric diris, ke kiel monda ĉefa ekonomio kaj granda lando de karbonellaso, la decido de Usono penigos realigon de la celo de Pariza Interkonsento.

Dividu