Wang Yi intervidiĝis kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Lavrov

Mirinda Publikigita: 2022-07-29 15:56:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde laŭ la loka tempo, ĉina ŝtata konsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi intervidiĝis kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov en la konferenco de eksterlandaferaj ministroj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Wang diris, ke fronte al serioza kaj komplika internacia situacio, Ĉinio kaj Rusio, du grandaj landoj kaj konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN, ĝustatempe fortigas strategian komunikadon, kio helpas enkorpigi bazan staton de la ĉiuflanka strategia kunlabora partnereco de la du landoj, helpas antaŭenigi sanan kaj stabilan disvolviĝon de la ĉina-rusaj rilatoj, helpas persisti kaj efektivigi multflankismon kaj helpas antaŭenpuŝi la internacian ordon al justa kaj racia direkto.

Lavrov diris, ke la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio eltenis internaciajn riskojn kaj tio sufiĉe montris tradician amikecon kaj strategian reciprokan konfidon inter la du landoj. Rusio volas teni oftan altnivelan kontakton kun Ĉinio kaj antaŭenigi pragmatan kunlaboron en ĉiuj kampoj. La du flankoj devas plue fortigi kunlaboron en multflankaj aferoj, subteni kernan rolon de UN en internaciaj aferoj, protekti internacian ordon surbaze de internaciaj leĝoj kaj subteni evoluantajn landojn ĉe memdecida sendependiĝo.

Ambaŭ flankoj pozitive taksis disvolviĝon de Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj konsentis plifortigi ligon inter Zono kaj Vojo kaj la Eŭropa-Azia Ekonomia Alianco por akceli regionan interligon kaj kunan disvolviĝon.

Dividu