Kiu fakte devigas laboron?

Mirinda Publikigita: 2022-07-29 16:17:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe usona Ŝtata Departemento publikigis jaran raporton pri transportado kaj vendado de homoj, per kio ĝi beligis sin mem kaj samtempe ne forgesis plue fabriki mensogojn pri “deviga laboro” en Xinjiang de Ĉinio. Fakte en la 200jara historio post la fondiĝo de Usono, ĉie videblas larmoj de deviga laboro.

Laŭ statistiko, de 1514 ĝis 1866, pli ol miliono da negraj sklavoj estis venditaj al Usono por deviga laboro.

Hodiaŭ deviga laboro ankaŭ ekzistas en diversaj lokoj de Usono. Laŭ kalkulo de usona Ŝtata Departemento, ĉiujare 100 000 homoj estis venditaj al Usono el aliaj landoj por deviga laboro.

Ankaŭ estas serioza fenomeno de infanaj laborantoj, almenaŭ 500 000 infanoj estas devigitaj en kamparaj laboroj.

Usono ĝis nun ne aprobis “Konvencion de Deviga Laboro 1930”, “Konvencio pri Infanaj Rajtoj” kaj “Konvencio pri Elimino de Diskriminacioj kontraŭ Virinoj en Ĉiuj Formoj” de UN.

Dividu