Wang Yi ĉeestis kunvenon de ekterlandaferaj ministroj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo

Mirinda Publikigita: 2022-07-30 15:50:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede laŭ la loka tempo en Taŝkento, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis la kunvenon de ekterlandaferaj ministroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Wang diris, ke la nuna mondo eniris en novan periodon de malkvieto kaj transformo, ĉina prezidanto Xi Jinping, kaptante la pulson de historia disvolviĝo kaj reagante por la voĉo de diverslandaj popoloj, prezentis iniciaton pri tutmonda disvolvo kaj iniciaton pri tutmonda sekureco, kiuj kontribuis saĝecon de Ĉinio por solvi epokan malfacilon kaj liveris publikan produkton. Tio estis aktive subtenata de la internacia komunumo, inkluzive de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Fronte al pena tasko de disvolvo kaj stabiligo, ni devas disvastigi la spiriton de la ŜKO, sincere kaj kune helpi unu al la alia kaj kontinue antaŭenigi konstruadon de pli strikta komunumo de komuna futuro de la ŜKO. Wang prezentis ankaŭ proponojn de Ĉinio, inkluzive de fortigo de solidareco kaj kunlaboro, solidigo de regiona sekureco, antaŭenigo de daŭripova disvolvo, persisto de multflankismo kaj antaŭenigo de la organiza konstruado.

Dividu