Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj alvokis: Oficejo de altranga speciala sendito de UN pri homrajtoj rifuzu publikigi falsan “Raporton pri Xinjiang”

Mirinda Publikigita: 2022-07-30 16:51:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 28an de julio en la gazetara konferenco de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, iu raportisto demandis, ke laŭ raporto preskaŭ mil en- kaj ekster-landaj neregistaraj organizoj kune sendis leteron al Verónica Michelle Bachelet Jeria, altranga speciala sendito de UN pri homaj rajtoj, oponante, ke la oficejo de la altranga speciala sendito pri homaj rajtoj publikgis raporton pri Xinjiang.

Proparolanto Zhao Li Jian diris, ke en la komuna letero sendita de preskaŭ mil ĉinaj kaj internaciaj neregistaraj organizoj kaj sociaj organizoj de Xinjiang, ili diris, ke Bachelet faris vastan interŝanĝon kun diversaj rondoj de Ĉinio dum sia vizito al Ĉinio kaj konis la veron de sufiĉa ĝuado de homaj rajtoj de ĉiuj etnaj popoloj en Xinjiang. Oni esperas, ke ŝi objektive konigos al la internacia komunumo siajn spertojn en Xinjiang kaj forte oponas, ke ŝia oficejo publikigu raporton pri Xinjiang neaŭtoritatan kaj malobservantan la fakton.

La tiel nomata raporto pri Xinjiang estas skandalo planita kaj fabrikita de Usono kaj iuj okcidentaj landoj. Zhao diris, ke estas bone konate, ke antaŭ la vizito de Verónica Michelle Bachelet Jeria al Ĉinio iuj okcidentaj landoj stimulis ŝin fari enketon pri Xinjiang. Post decido de la vizito, ili postulis nuligon de la vizito, dum ŝia vizito, ili postulis al Bachelet agi laŭ ilia plano. Post ŝia vizito, ili publike devigis la senditon publikigi tiel nomatan raporton pri Xinjiang kun falsaj informoj. Estas evidenta ilia politika intenco.

Zhao diris, ke la komuna letero reprezentas justan voĉon de en- kaj ekster-landaj klarvidaj personoj. Oni alvokis, ke la oficejo de altranga speciala sendito de UN pri homrajtoj staru kun la historia justico kaj rifuzu publikigi la tiel nomatan raporton pri Xinjiang surbazitan de falsaj informoj kaj neveraj kalumnioj.

Dividu