Malfermiĝis Ĉina Nacia Arkivo en Pekino

Henggang Publikigita: 2022-08-01 13:17:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina Nacia Arkivo de Eldonaĵoj kaj Kulturo, kies ĉefsidejo troviĝas en Pekino, sabate malfermiĝis en la ĉefurbo de la lando.

Wang Huning, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉeestis kaj alparolis la malferman ceremonion.

Rimarkigante la gravecon de surŝultrigado de la kultura misio de la lando kaj antaŭenigado de reciproka lernado inter civilizacioj, Wang emfazis la funkciojn de la naciaj arkivoj en kolektoj, ekspozicioj, esplorado kaj komunikado kaj ilian gravecon por daŭrigi la belan tradician kulturon de Ĉinio kaj prezenti la nacian figuron.

La Ĉina Nacia Arkivo havas tri branĉojn en la urboj Xi'an, Hangzhou kaj Kantono, kaj malfermaj agadoj ankaŭ okazis en ĉi tiuj lokoj en la sama tago.

Dividu