Ĉinio progresis en ekologiaj financoj en unua duonjaro

Henggang Publikigita: 2022-08-01 14:13:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la unua duono de 2022, Ĉinio havis grandajn progresojn en la disvolviĝo de ekologiaj financoj, kiel riĉigo de la financaj varioj, la grandigo de la elsenda skalo kaj la optimumigo de la respondaj reguloj. Laŭ la plej novaj statistikoj de la ĉina centra banko, la saldo de ekologiaj pruntoj kun la ĉina juano kaj kun eksterlanda mono kreskis je pli ol 40% kompare kun tiu en la sama periodo pasintajare.

La saldo de ekologiaj pruntoj altiĝis al 19,55 duilionoj da juanoj antaŭ la fino de la dua trimestro je 40,4% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. Tio estas pli rapida je 29,6% ol la kresko de aliaj pruntoj. Ok duilionoj da juanoj kaj 4,93 duilionoj da juanoj estis investitaj respektive en rektajn kaj nerektajn projektojn pri karbona emisio. Ĉi tio respondas al parto de 66,2% de ĉiuj ekologiaj pruntoj.

Dividu