Shanxi lanĉis unuan kargotrajnon tra Ĉina-Laosa Fervojo

Yu Publikigita: 2022-08-01 14:58:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina norda provinco Shanxi sabate lanĉis sian unuan internacian kargotrajnon, kiu veturas tra la Ĉina-Laosa Fervojo, laŭ lokaj fervojaj aŭtoritatoj.

La kargotrajno, ŝarĝita per konteneroj inkluzive de ceramikaĵo, farboj kaj sterkoj, foriris de la centra Shanxi al la laosa ĉefurbo Vjentjano. La translanda trajno atingos Laoson post sep tagoj, laŭ la Ĉina Fervoja Taiyuan-a Korporacio.

La Ĉina-Laosa Fervojo, kiu ekfunkciis la 3an de decembro 2021, longas pli ol 1 000 kilometrojn, ligante Kunming, ĉefurbon de la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan, kun Vjentjano.

La nove lanĉita internacia kargotrajno en Shanxi plibonigos kaj vastigos la loĝistikajn ligojn inter landinternaj regionoj en norda Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kaj ankaŭ ludos pozitivan rolon en profundigo de ekonomiaj kaj komercaj interŝanĝoj kaj akcelado de internacia loĝistiko.

Dividu