Fermiĝis 2a Ĉina Internacia Ekspozicio de Konsumaj Produktoj en Hainan

Henggang Publikigita: 2022-08-01 16:02:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La dua Ĉina Internacia Ekspozicio de Konsumaj Produktoj (ĈIEKP) sabate finiĝis en Haikou, ĉefurbo de la provinco Hainan, suda Ĉinio.

Ekspoziciantoj el 61 landoj kaj regionoj aliĝis al la ses-taga ekspozicio. Proksimume 2 800 markoj el 1 955 entreprenoj enlande kaj eksterlande partoprenis en la ekspozicioj.

La organizanto diris, ke la dua ekspozicio akceptis pli ol 280 000 spektantajn vizitojn.

La ekspozicio publikigis pli ol 600 novajn produktojn. Laŭ la organizanto, ankaŭ jaktaj montradoj kun pli ol 200 jajtoj de 50 konataj markoj estis okazigitaj dum la ekspozicio.

Tridek unu kompanioj, kiuj estas el la sektoroj de la modo, vojaĝaj servoj kaj juvelo, jam subskribis aliĝon al la tria ĈIEKP.

Dividu