Hindio raportas unuan mortokazon de simiopokso

Yu Publikigita: 2022-08-01 16:34:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĵurnalo Indian Express citis en sia raporto rimarkojn de la ŝtatministro pri sano Veena George, ke Hindio raportis sian unuan mortokazon de simia pokso en la suda ŝtato Kerala dimanĉe.

La 22-jara viro, kiu mortis sabate posttagmeze, revenis el la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) pasintsemajne. La ŝtata registaro komencis enketon pri lia morto.

La raporto diris, ke la mortinto, indiĝeno de la distrikto Thrissur de Kerala, montris neniun simptomon de simia pokso ĉe sia reveno el eksterlando kaj liaj parencoj prezentis la pozitivan testrezulton faritan eksterlande nur sabate.

Poste, la prisana departemento sendis liajn specimenojn al la Nacia Instituto de Virusologio, kies rezulto estas atendata.

Dividu