Disrompaĵoj de ĉina portoraketo reeniris atmosferon

Yu Publikigita: 2022-08-01 16:38:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Disrompaĵoj de la lasta etapo de la portoraketo Changzheng-5B Y3 reeniris la atmosferon je 12:55 dimanĉe (pekina tempo), laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo.

La granda plimulto de la aparato forbrulis dum reeniro kaj la disrompaĵoj falis en la maron, kun la alteriĝa centro ĉe 119° de orienta longitudo kaj 9,1° de norda latitudo, laŭ la agentejo.

La raketo Changzheng-5B Y3, portanta la labomodulon Wentian de la ĉina kosmostacio, ĵetiĝis de la Wenchang-a Kosmodromo ĉe la marbordo de la ĉina suda insula provinco Hainan la 24an de julio.

Dividu