Ĉinio refoje avertas pri "gravaj sekvoj" pro ebla vizito de Pelosi al Tajvano

Yu Publikigita: 2022-08-01 20:47:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ĉinio prenos firmajn kaj fortajn kontraŭrimedojn por protekti sian suverenecon kaj teritorian integrecon,” diris lunde proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian, avertante, ke la ĉina armeo ne sidos senfare, se prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi vizitos Tajvanon.

Li faris la rimarkojn meze de la alta streĉeco de la Tajvana Markolo. La plano de Pelosi pri azia vojaĝo, anoncita dimanĉe, inkluzivas Singapuron, Malajzion, Sud-Koreion kaj Japanion sen mencio de Tajvano.

"La ĉina flanko plurfoje eksplikis al la usona flanko sian gravan zorgon pri la ebla vizito de Pelosi al Tajvano kaj sian firman oponon kontraŭ la vizito," Zhao diris en regula gazetara konferenco.

"Ni estas plene pretaj por ajna eventualaĵo," li diris, aldonante, ke estas Usono, kiu distordis kaj kavigis la principon de unu Ĉinio kaj faris nerespondecajn rimarkojn pri la tajvana demando.

Li emfazis, ke Ĉinio postulas, ke Usono plenumu la promeson de prezidento Joe Biden, ke Usono ne subtenos "tajvanan sendependecon" nek aranĝos la viziton de Pelosi al Tajvano.

Dividu