La Ĉina Mara Aŭtoritato publikigis navigan averton, laŭ kiu milita ekzercado estas farita en iuj akvoj de la Suda Ĉina Maro de 00:00 de mardo ĝis sabata noktomezo. Oni do malpermesas veturi en tiujn akvojn. Krome, pafada ekzerco kun reala municio okazis en la nordo de la maro Bohai ĝis noktomeze de ĵaŭdo. Navigado en ĉi tiujn akvojn ankaŭ estas malpermesita.