Okazis konversacio inter ĉina kaj taĝika ministroj pri eksterlandaj aferoj

Henggang Publikigita: 2022-08-02 14:22:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde havis konversacion kun taĝika ministro pri eksterlandaj aferoj Sirodjidin Muhriddin en Duŝanbo. Ili ankaŭ subskribis dokumentojn pri kunlaboro inter la du ministerioj, kaj ĉeestis la inaŭguran ceremonion de instalaĵo de la Laborejo Luban kaj la transdonan ceremonion de vakcinoj de KOVIM-19 al Taĝikio.

Dum la konversacio, Wang diris, ke Ĉinio kaj Taĝikio atingis rapidan disvolviĝon de siaj rilatoj en la pasintaj 30 jaroj de la starigo de diplomatiaj rilatoj. La kunlaboro inter la du landoj venkis la defiojn de la pandemio en diversaj kampoj kaj efektivigis novajn progresojn. La duflanka komerca skalo pliiĝis kontraŭ la tendenco kaj atendas atingi novan rekordon en tiu ĉi jaro. Ambaŭ flankoj devas efektivigi la subskribitajn mez- kaj long-tempajn planojn por ekonomia kaj komerca kunlaboro kaj profundigi la kupliĝon de la disvolvaj strategioj. Ĉinio daŭre aktive antaŭenigos ŝlosilajn projektojn por subteni Taĝikion kaj importi pli multajn verdajn agrikulturajn produktojn de Taĝiko. Lia lando daŭre donos helpon pri vakcinoj al Taĝikio konforme al la bezonoj de Taĝikio, konstruos anti-epidemian sekurecan muron kaj ĉina-taĝikan centron por tradicia medicino kaj plifortigos kunlaboron en la kampo de tradicia medicino.

Dividu