Ĉina provinco Liaoning lanĉis kargotrajnon transportantan fotovoltaajn produktojn al Eŭropo

Yu Publikigita: 2022-08-02 15:52:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina-eŭropa kargotrajno portanta 50 kontenerojn da fotovoltaaj produktoj ekiris de fervoja stacidomo dimanĉe en Shenyang, ĉefurbo de la ĉina nordorienta provinco Liaoning, al Duisburg, Germanio.

Ĉi tiuj fotovoltaaj produktoj estis fabrikitaj de firmao en la urbo Jinzhou de la provinco Liaoning. La tuta vojaĝo de la trajno longas 10 517 kilometrojn. Ĝi atingos Duisburg post 21 ĝis 25 tagoj.

La kargotrajno helpos al la firmao faciligi eksportadon kaj kontentigi la postuladon de eksterlandaj merkatoj.

Ĝis la 29a de julio, la ĉina-eŭropaj kargotrajnoj senditaj de la provinco Liaoning kalkuliĝis al 199 vojaĝoj ĉi-jare, kun kresko de 20,6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Dividu