Usono "pagos koston" pro subfosado de suvereneco kaj sekurecaj interesoj de Ĉinio

Yu Publikigita: 2022-08-02 18:09:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Usono faras provokajn agojn, kiuj povas kaŭzi eskaladon de la streĉeco de la Tajvana Markolo, kaj pro tio ĝi devas porti plenan respondecon,“ diris marde proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying.

Ŝi aldonis, ke Usono certe devas porti la respondecon kaj pagi la koston pro subfosado de la suvereneco kaj sekurecaj interesoj de Ĉinio.

Hua faris la komentojn responde al la rimarkoj de usona ŝtatsekretario Antony Blinken pri la ebla vizito de prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi al Tajvano lunde.

Blinken diris, ke Pekino estos kulpigita, se ĝi "provas krei ian krizon aŭ alie pliigi streĉecon" pro la vizito de Pelosi. Li emfazis, ke la vojaĝa plano de Pelosi estos tute decidita de ŝi.

Hua diris, ke la rimarkoj de Blinken montris la hegemonian pensmanieron de iuj en Usono, kio estas, "mi povas senĝene provoki vin, sed vi ne povas oponi tion aŭ agi por memdefendo." Ŝi akcentis, ke ĉiuj institucioj de la usona registaro, inkluzive de administraj, leĝdonaj kaj juĝaj organoj, devas efektivigi la eksteran politikon, kiun la usona registaro agnoskis kaj promesis.

Hua atentigis, ke en la Komuna Komunikaĵo de 1979 pri la Starigo de Diplomatiaj Rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, Usono agnoskas la registaron de la Ĉina Popola Respubliko kiel la solan laŭleĝan registaron de Ĉinio, kaj ene de tiu ĉi kunteksto, la usona popolo konservos kulturajn, komercajn kaj aliajn neoficialajn rilatojn kun la tajvana popolo.

Ŝi diris, ke la Ĉambro de Reprezentantoj, kiel parto de la usona registaro, devas strikte observi la eksteran politikon, kiun la usona registaro agnoskis kaj promesis. Ne estos neoficiala vizito, se prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj, kiel persono de la numero 3 en la usona registaro, vojaĝus al la tajvana regiono per aviadilo de la usona armeo.

Hua emfazis, ke la principo de unu Ĉinio estas universale agnoskita normo reganta internaciajn rilatojn kaj ankaŭ la komuna konsento de la internacia komunumo.

Dividu