Ĉina ambasadoro al UN: Ĉinio estas firma subtenanto de UN

Yu Publikigita: 2022-08-02 15:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ĉinio estas firma subtenanto de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en ĝia rolo trakti tutmondajn defiojn, konservi pacon kaj sekurecon, kaj antaŭenigi komunan disvolviĝon,” diris Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, lunde.

En gazetara konferenco pri la ĉina prezidanteco de la Sekureca Konsilio de la UN por la monato aŭgusto, Zhang diris, ke la UN estas standardo de multflankismo kaj simbolo de kolektiva forto kaj ke ĝia rolo restos neanstataŭigebla, kiel ajn la internacia situacio ŝanĝiĝos.

Li diris, ke tamen, la UN ne ekzistas en vakuo. La forto de la monda organizo fontas de la subteno kaj kontribuo de ĝiaj membroŝtatoj. Tiurilate, precipe ĉefaj landoj devas la unuaj plenumi siajn devojn kaj ludi respondecan rolon.

Li diris, ke Ĉinio sin devontigas al praktikado de vera multflankismo. Unu fundamenta celo de la ĉina maniero al internaciaj aferoj estas protekti la internacian sistemon kun la UN en la centro, kaj subteni ĝian centran rolon en internaciaj aferoj.

Dividu