Ĉina ĉeftero anoncis punojn kontraŭ organizoj rilataj al obstinaj elementoj de "tajvana sendependeco"

Yu Publikigita: 2022-08-03 15:42:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio merkrede anoncis punojn kontraŭ organizoj rilataj al obstinaj elementoj serĉantaj "tajvanan sendependecon".

Ma Xiaoguang, proparolanto de la oficejo, diris, ke sub la ŝildo de "demokratio" kaj "kunlaboro kaj disvolvo", "Tajvana Fondaĵo por Demokratio" kaj "Internacia Kunlabora kaj Disvolva Fonduso" senbride efektivigis separismajn agadojn de "tajvana sendependeco" en la internacia areno, kaj faris ĉion por flati eksterajn kontraŭĉinajn fortojn. Ma aldonis, ke ili ankaŭ atakis kaj nigrigis la ĉefteron kaj uzis monon kaj aliajn rimedojn kiel logilojn por vastigi la tiel nomatan "internacian spacon" de Tajvano, intencante subfosi la internacian subtenon al la principo de unu Ĉinio.

La ĉeftero decidis adopti punajn rimedojn kontraŭ la supre menciitaj fondaĵoj, malpermesante al ili kunlabori kun ĉefteraj organizoj, entreprenoj aŭ individuoj.

Ma diris, ke la ĉeftero punos ankaŭ, laŭ la leĝo, organizojn, entreprenojn aŭ individuojn, kiuj liveras monrimedojn aŭ servojn al la fondaĵoj, kaj prenos aliajn necesajn rimedojn. Li diris ankaŭ, ke la ĉeftero malpermesos al ĉefteraj organizoj, entreprenoj aŭ individuoj fari ajnan transakcion aŭ kunlaboron kun Speedtech Energy, Hyweb Technology, Skyla, SkyEyes GPS Technology kaj aliaj entreprenoj, kiuj donacis monon al la fondaĵoj. Estroj de koncernaj entreprenoj estos malpermesitaj eniri la ĉeftero.

Dividu