Wang Yi: Tiuj, kiuj ofendas Ĉinion, estos punitaj

Henggang Publikigita: 2022-08-03 19:13:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke la vizito de prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi al la ĉina regiono Tajvano estas "kompleta farso", kaj "tiuj, kiuj ludas kun fajro, nepre pereos per fajro, kaj tiuj, kiuj ofendas Ĉinion, estos punitaj."

Wang faris la rimarkojn dum la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) en Kamboĝo merkrede.

Usono atencas la suverenecon de Ĉinio sub la ŝildo de "demokratio", li diris al raportistoj.

Li diris, "Tsai Ing-wen kaj aliaj personoj el Tajvano sin apogas sur Usono kaj agas kontraŭ la nobla afero de la ĉina nacio,” aldonante, "ĉi tiuj perversaj agoj ne ŝanĝos la internacian konsenton pri la principo de unu Ĉinio kaj la historian tendencon, ke Tajvano revenos al la patrujo."

Dividu