PLA okazigis komunan ekzercadon de efektiva batalo ĉirkaŭ Tajvano

Henggang Publikigita: 2022-08-03 20:21:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Orienta Operaceja Komandejo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo (PLA) organizis komunan ekzercadon de efektiva batalo en la maro kaj aerspaco ĉirkaŭ la insulo Tajvano merkrede matene.

Ĉi-matene, la aerarmeo de la Orienta Operaceja Komandejo sendis fruavertajn aviadilojn, ĉasaviadilojn, bombaviadilojn kaj aliajn progresintajn batalaviadilojn. Ili ekflugis el pluraj aerodromoj por plenumi misiojn en pluraj regionoj, efektivigante fruavertan komandon, malhelpon kaj premadon, sendon de soldatoj ktp.. La mararmeo de la Orienta Operaceja Komandejo okazigis multobjektan laŭcelan trejniĝon kiel komunan sieĝadon kaj regadon kaj komunan ter-maran atakon en la akvoj ĉirkaŭ la insulo Tajvano.

La mararmeaj taskitaj ŝipoj atingis la destinitan maron oriente de Tajvano laŭ la ordono, plenumis la trejniĝajn objektojn de antaŭgardo kaj regado, aer-mara komuna sieĝado kaj blokado, kaj aera interkapto. Ili plene elvovis la kapablon de aer-mara kunagado.

Ĉi-matene, la Orienta Operaceja Komandejo fokusiĝis al organizado de plurdirekta kaj altintensa mar-aera alproksimiĝo al la insulo Tajvano, plurdirekta antaŭeniĝo, multdimensia skoltado kaj frua averto ĉirkaŭ la insulo, kaj kontrolado de la komuna batalkapablo de la trupoj.


Dividu