Ĉinio: vizito de Pelosi al Tajvano ne por demokratio

Henggang Publikigita: 2022-08-03 20:31:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying merkrede diris, ke la esenco de la vizito de prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi al la ĉina regiono Tajvano ne estas pri demokratio, sed estas demando pri la suvereneco kaj teritoria integreco de Ĉinio,.

Hua diris en gazetara konferenco, ke la "provoka movo" de Pelosi estas nur por persona politika gajno. Ŝi diris, "ĝi estas tute malbela politika farso."

La proparolanto asertis, ke la kontraŭrimedoj, kiujn Ĉinio prenos responde al la vizito, estos "rezolutaj, fortaj kaj efikaj".

Dividu