Serva komerco de Ĉinio pliiĝis je 21,6% en unua duono de 2022

Henggang Publikigita: 2022-08-04 17:18:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La datumoj de la Komerca Ministerio merkrede montris, ke la valoro de serva komerco de Ĉinio kreskis je 21,6% en la unua duono de 2022 kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro.

Laŭ la datumoj, la totala komerca valoro kalkuliĝis al 2 890 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 426 miliardoj da usonaj dolaroj). Serva eksportado pligrandiĝis je 24,6% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro ĝis 1,41 duilionoj da juanoj, kaj serva importado estis 1,49 duilionoj da juanoj, kreskante je 18,9% komapre kun la sama periodo de lasta jaro.

Malfavora saldo de serva komerco reduktiĝis je 34,3% ĝis 79,19 miliardoj da juanoj en la unua duono.

La ministerio diirs, ke la ĉina komerco de sci-intensaj servoj konservis stabilan kreskon en la periodo, altiĝante je 9,8% kompare kun la sama period de la lasta jaro ĝis ĉirkaŭ 1,21 duilionoj da juanoj.

Sektoroj kiel telekomunikado kaj informa servo atingis rapidajn pliiĝojn en eksportado, dum asekuraj servoj estis inter la plej rapide kreskantaj kampoj en importado.

La turisma servokomerco daŭre renormaliĝis, kaj ĝia valoro pligrandiĝis je 8,25% ol tiu en la sama periodo de la antaŭ jaro ĝis 393,55 miliardoj da juanoj en la unua duono de la jaro.

Nur en junio, servokomerca valoro sumiĝis je 525,3 miliardoj da juanoj, kreskante je 19,6% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta junio.

Kontraste al varokomerco, servokomerco ampleksas servojn kiel transportadon, turismon, telekomunikadon, konstruadon, reklamadon, komputadon kaj kontadon.

Dividu