Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying konfirmis en gazetara konferenco ĵaŭde, ke Ĉinio ne plu aranĝos renkontiĝon inter ĉina kaj japana ministroj pri eksterlandaj aferoj flanke de kunvenoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en Kamboĝo.
“La ĉina flanko estas forte malkontenta pri la komuna deklaro publikigita de G7-landoj, inkluzive de Japanio, pri la regiono Tajvano,” diris Hua, aldonante, ke Japanio ne rajtas fari nerespondecajn rimarkojn pri la tajvana demando.