Estro de UN asertas politikon de unu Ĉinio pro streĉeco kaŭzita de vizito de Pelosi al Tajvano

Henggang Publikigita: 2022-08-04 19:23:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj merkrede asertis la politikon de la monda organizo pri unu Ĉinio, ĉar la vizito de prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi al Tajvano kreis streĉecon.

Li klarigis la pozicion en gazetara konferenco pri publikigo de raporto de sia Tutmonda Kriz-Responda Grupo pri la ukraina krizo.

"Nia pozicio estas tre klara. Ni observas rezoluciojn de la Ĝenerala Asembleo, la politikon de unu Ĉinio, kaj tio estas la orientiĝo, kiun ni havas en ĉio, kion ni faras," diris Guterres.

La Ĝenerala Asembleo de la UN adoptis Rezolucion 2758 en 1971, kiu decidas restarigi la laŭleĝajn rajtojn de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR) en la Unuiĝintaj Nacioj kaj rekoni la reprezentantojn de la registaro de la ĈPR kiel la nurajn legitimajn reprezentantojn de Ĉinio al la UN.

Dividu