​Internacia komunumo subtenas Ĉinion preni ĉiujn necesajn rimedojn kontraŭ usona provoko

Yu Publikigita: 2022-08-04 20:05:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi vizitis la ĉinan regionon Tajvanon malgraŭ la forta opono kaj serioza traktado de Ĉinio.

La rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke la vizito de Pelosi al Tajvano estas "evidenta provoko".

"La principa pozicio de Rusio restas senŝanĝa: ni procedas el la fakto, ke ekzistas nur unu Ĉinio en la mondo, la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la ununura laŭleĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion, kaj Tajvano estas neforigebla parto de la ĉina teritorio," diris la ministerio en deklaro.

La kuba Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj esprimas sian "firman oponon kontraŭ la agoj, kiuj celas difekti teritorian integrecon kaj suverenecon de la Ĉina Popola Respubliko" kaj kondamnas usonan intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio.

“Kubo reasertas sian striktan observon de la principo de unu Ĉinio kaj agnoskon de Tajvano kiel neforigebla parto de la ĉina teritorio,” la ministerio diris en deklaro, aldonante, ke usonaj "agresemaj" agadoj subfosas regionan kaj internacian pacon.

La venezuela Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris en deklaro, ke la lando "forte malakceptas la agojn de interveno kaj enmiksiĝo" faritajn de Pelosi per la vizito al Tajvano.

"Ni avertas la internacian komunumon pri ĉi tiuj agoj, kiuj atencis la suverenecon kaj teritorian integrecon de la ĉina nacio, ignorante Rezolucion 2758 de la Ĝenerala Asembleo de la UN," diris la ministerio.

Dividu