Punoj kontraŭ ĝisostaj elementoj de "tajvana sendependeco" estas justaj, laŭleĝaj kaj raciaj

Henggang Publikigita: 2022-08-04 20:29:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ma Xiaoguang, proparolanto de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio, ĵaŭde diris, ke punoj, kiujn anoncis la ĉina ĉeftero, celantaj ĝisostajn elementojn de "tajvana sendependeco" kaj eksterlandan enmiksiĝon, estas justaj, laŭleĝaj kaj raciaj.

Li diris, ke ĉiu suverena ŝtato prenos tiajn rimedojn por protekti siajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn konforme al internacia juro kaj bazaj normoj regantaj la internaciajn rilatojn.

Ma diris, ke la vizito de prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi al la ĉina regiono Tajvano estis ne "defendo de demokratio kaj libereco", sed provoka ago kontraŭ la suvereneco kaj teritoria integreco de Ĉinio.

Ma diris, ke la tajvana demando estas la interna afero de Ĉinio, kaj estas juste kaj nature, ke Ĉinio prenu necesajn kontraŭrimedojn por protekti sian suverenecon kaj teritorian integrecon.

La proparolanto ankaŭ alvokis koncernajn organizojn kaj individuojn fari konkretajn paŝojn por plenumi sian promeson al la principo de unu Ĉinio kaj ĉesigi siajn enmiksiĝon kaj provokon.

Dividu