Wang Yi prezentis kvar proponojn por antaŭenigi orient-azian kunlaboron

Henggang Publikigita: 2022-08-05 14:28:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde prezentis kvar proponojn por akceli orient-azian kunlaboron en la kunveno de eksterlandaj ministroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) plus 3 en Pnompeno, ĉefurbo de Kamboĝo.

Wang diris, ke dum la lastaj 25 jaroj, la kunlaboro inter la dek landoj de la ASOAL plus Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio profundiĝis kaj atingis multajn gravajn rezultojn. Ĉinio volas labori kun landoj de la regiono por fari novajn progresojn en la orient-azia kunlaboro. Li havas kvar proponojn por tio: plani koncepton por la longtempa disvolvo de la Orienta Azio, antaŭenigi regionan ekonomian integriĝon, plibonigi kapablojn de kriza respondo kaj stiri regionan transformon kaj disvolviĝon.

Wang ankaŭ ĉeestis la kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj la ASOAL en la sama tago, kie partoprenantoj laŭdis la atingojn de kunlaboro kaj promesis konstrui pli proksiman komunumon de Ĉinio kaj la ASOAL kun komuna estonteco.

Wang diris, ke Ĉinio pretas labori kun la ASOAL por plu konstrui pacan, sekuran, prosperan, belan kaj amikan hejmon, efektivigi la gravan konsenton atingitan de gvidantoj de ambaŭ flankoj, plu profundigi la ampleksan strategian partnerecon kaj konstrui pli striktan komunumon de Ĉinio kaj la ASOAL por fari pli grandajn kontribuojn al paco kaj disvolviĝo en la regiono.

Dividu