Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj firme refutis deklaron de G7 pri Tajvano

Henggang Publikigita: 2022-08-05 16:25:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina Ŝtata Konsilanto kaj Ministro pri Eksterlandaj Aferoj Wang Yi ĵaŭde firme refutis deklaron pri Tajvano fare de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Grupo 7 (G7).

Wang diris ĉe la raŭndo de renkontiĝoj de ministroj pri eksterlandaj aferoj pri orientazia kunlaboro, ke la kialo de la nuna streĉiteco super la Tajvana Markolo estas kristale klara, same kiel la ĝusto kaj malĝusto. Ĝuste Usono komencis la problemon, kreis la krizon kaj senĉese pligrandigis la streĉitecojn.

"La abomeninda provoko de Usono kreis grandegan precedencon. Se ĝi ne estas korektita kaj kontraŭata, ĉu la principo de neenmiksiĝo en internajn aferojn ankoraŭ ekzistos? Ĉu la internacia juro ankoraŭ estos konservata? Kiel la regiona paco povas esti protektita?" li demandis.

Wang asertis, ke la deklaro de la ministroj pri eksterlandaj aferoj de la G7 distordas faktojn kaj konfuzas ĝuston kaj malĝuston.

Li demandis ankaŭ, "De kie ili ricevis la rajton senbaze kritiki la raciajn kaj laŭleĝajn rimedojn de Ĉinio por protekti suverenecon kaj teritorian integrecon? Kiu donis al ili la aŭtoritaton? Ĉu ne estas absurde, ke la malobeanto estas ŝirmita dum la defendanto estas akuzita?" Wang diris, ke estas rimarkinte, ke la misfarado de la G7 vekis grandan indignon inter la ĉina popolo, la suvereneco kaj sendependeco de Ĉinio kaj aliaj landoj estis gajnitaj per sangaj bataloj faritaj de la popolo kaj neniam devus esti denove malobservitaj.

Li asertis, ke la hodiaŭa Ĉinio ne plu estas tiu de la 19a jarcento, kaj la historio ne devas ekzisti nek ripetiĝi.

Wang diris, ke la internacia komunumo sendube batalas kontraŭ ĉia ago, kiu defias la principon de unu Ĉinio kaj rezistas ĉiujn malobservojn de la suvereneco kaj teritoria integreco de ĉiuj landoj.

Regionaj landoj devas esti pli unuiĝintaj kontraŭ ia ajn hegemonio tirananta la regionon. Li aldonis, ke nur tiel regionaj landoj povas vere protekti sian propran sekurecon kaj ankaŭ regionan pacon kaj stabilecon.

Dividu