Orienta Operaceja Komandejo de PLA lanĉis senprecedencan realfajran komunan ekzercadon ĉirkaŭ insulo Tajvano

Yu Publikigita: 2022-08-05 16:30:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Orienta Operaceja Komandejo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo (PLA) ĵaŭde faris komunan batalekzercadon kaj trejniĝon ĉirkaŭ la insulo Tajvano en senprecedenca skalo.

En la longdistanca realfajra ekzercado okazigita je ĉirkaŭ la 1a horo ĵaŭde posttagmeze, novtipaj raketoj estis pafitaj de trupo de la operaceja komandejo, precize trafante celojn en la orienta parto de la Tajvana Markolo. Atendataj rezultoj estis atingitaj.

Ĵaŭde posttagmeze, batoj koncernantaj diversajn specojn de konvenciaj misiloj estis lanĉitaj de la raket-trupo de la operaceja komandejo, celante difinitajn marajn regionojn oriente de la insulo Tajvano. Ĉiuj misiloj trafis celojn kun granda precizeco. La kapablo de la trupo lanĉi precizajn batojn kaj plenumi region-blokajn taskojn estis provitaj.

La aerarmea trupo kaj mararmea aviadkorpuso de la operaceja komandejo sendis pli ol 100 militaviadilojn inkluzive de batalaviadiloj kaj bombaviadiloj por fari bataltrejniĝan ekzercadon de komuna skoltado, enaera benzinprovizado, aerspaca regado, kaj batoj al grundaj celoj.

Pli ol 10 destrojeroj kaj fregatoj de la mararmeo de la operaceja komandejo faris komunajn operacojn de blokado en la maro proksima al la insulo Tajvano.

Dividu