Ĉinio lanĉas reuzeblan eksperimentan kosmoveturilon

Yu Publikigita: 2022-08-05 16:31:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio vendrede sukcese lanĉis reuzeblan eksperimentan kosmoveturilon per la portoraketo Changzheng-2F de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio.

Post periodo de enorbita funkciado, la kosmoveturilo revenos al sia planita surteriĝejo en Ĉinio. Ĝi provos reuzeblajn teknologiojn kaj enorbitajn servoteknologiojn laŭplane dum sia flugado, liverante teknologian subtenon por la paca uzado de la kosmo.

La lanĉo estis la 18a misio de la portoraketoj Changzheng-2F.

Dividu