La ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj vendrede anoncis kontraŭrimedojn respondajn al la vizito de prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi al la regiono Tajvano.
La rimedoj inkluzivas:
- Nuligo de Interparolo inter Operacejaj Komandantoj de Ĉinio kaj Usono.
- Nuligo de Ĉina-Usona Intertraktado pri Defend-Politika Kunordigo.
- Nuligo de Kunveno de Ĉina-Usona Milita Mara Konsultiĝa Interkonsento.
- Portempa haltigo de ĉina-usona kunlaboro pri repatrujigo de kontraŭleĝaj enmigrintoj.
- Portempa haltigo de ĉina-usona kunlaboro pri leĝa helpo en kriminalaj aferoj.
- Portempa haltigo de ĉina-usona kunlaboro kontraŭ translandaj krimoj.
- Portempa haltigo de ĉina-usona kontraŭnarkotaĵa kunlaboro.
- Portempa haltigo de ĉina-usona intertraktado pri klimatŝanĝiĝo.