Prezidanto de Ĝenerala Amsebleo de UN: Ĝenerala Asembleo observas rezolucion 2758

Henggang Publikigita: 2022-08-05 22:01:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Abdulla Shahid, prezidanto de la 76a Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, reasertis ĵaŭde, ke la Ĝenerala Asembleo observas Rezolucion 2758 de la Ĝenerala Asembleo, kiam li respondis demandon pri la vizito de prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi al la ĉina regiono Tajvano.

Shahid diris en intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, ke li havas la saman pozicion kun la ĝenerala sekretario de la UN pri la ago de Pelosy. Li diris, “la Ĝenerala Asemblo sekvas la rezolucion koncernaj al tiu afero. Rezolucio 2758, adoptita en la 25a de oktobro, 1971, agnoskas, ke reprezentanto de la Ĉina Popola Respubliko estas la ununura legitima reprezentanto de Ĉinio al la UN.

"Nia pozicio estas tre klara. Ni observas rezoluciojn de la Ĝenerala Asembleo, la politikon de unu Ĉinio, kaj tio estas la orientiĝo, kiun ni havas en ĉio, kion ni faras," diris merkrede Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.

Dividu